12/06/2022

La supervivo de la esperantistaro, siaj nuntempaj defioj kaj la niaj

La historio de la esperant-movado ne estis facila. Du mondmilitoj kaj malvarm-milito klare montris la utopia karaktero de la originala _finvenkismo_. Ilia tradiciaj temaj organizaĵoj malbone supervivis la amasa kreskado de Interreto. Sed tamen, esperantistaro supervivis kaj ĝi eĉ kreskis, kvankam malpli formale organizita. Kompreni kiel, havas gravajn lecionojn por iuj ajn kolektiva klopodo kaj por alfronti la nuntempa defioj... kaj ankaŭ por alfronti nian propran laboron.

Kiel supervivivis esperantistaron al la alveno de Interreto

Esperantistaro ne supervivis por nurunua kaŭzo. Ni listas tri el la kaŭzoj ni kredas pli gravaj:

1 La baza problemo kiu puŝis la originala movado restas. Vere, ĝi ne estas Babelo, sed la lingva kaj la kultura subpremo. Fakte, lingva imperiismo kreskis kiel neniam antaŭ. Tiel, verŝajne lukti por la fina venko ne havas hodiaŭ la senso de ebleco kaj urĝo ĝi havis antaŭ jarcento por la unua generacio de esperantistoj. Sed, en multpli konektiĝa socio ol tiam, milionoj da homoj pli ol 1914 eksperimentis lingvan diskriminadon persone. Alivorte, la sistemo estas kreanto de ribelantoj kontraŭ la lingva diskriminacio.

2 La tradiciaj Internaciaj Kongresoj kaj iniciativoj kiel Pasporta ServoVinilkosmo kreis, jaroj antaŭ la Interreto, la retojn necesaj por doni minimuma strukturo al la nova esperantistaro de la interreta epoko.

Tiuj retoj subteniĝas sur veraj «homo kun homo» rilatoj, homoj kiuj konis la aliajn vizaĝ-al-vizaĝe.

3 La abundo de liberaj iloj kaj senkostaj lernolibroj, kaj la frua apero de interretajn kursojn kiel Lernu.net aŭ nun Esperanto12, permesis novajn vojojn por alproksimigi al la lingvo. Kaj kun ili, novajn uzojn kaj novaj formoj por koni kaj paroli kun homoj kiu havas alian patrinlingvon.

La nuntempaj defioj

Hodiaŭ la tri pli grandaj defioj ke ni vidas en la esperanto movado estas:

1 La maljuniĝo de la originalaj «homoj kun homoj» retoj, kluboj, ktp. Alproksimigi novaj, pli junaj homoj al maljuniĝa organizaĵo estas malfacila, ĉar homaj kaj generacia proksimeco inter la membroj ofte iĝas obstaklo por integrigi novajn membrojn.

2 Atomigado estas karakterizaĵo de la retaj movadoj. Ĝi malfaciligas atingi skaloj al la formalaj temaj grupoj. Kaj kiam temaj grupoj ne havas sufiĉan skalon, iliaj klopodo ofte defalas.

Kiam tema grupo malkovras ke ĝi ne povas facile trovi samideanojn inter la esperantistoj, ofte provas la propagadon kaj instruadon de la Esperanto inter samideanoj kiuj uzas naciaj lingvoj. Sed post iun tempo, ofte la grupo malgrandigas sian klopodon al la grando de la laboro ke ili farus en nacia lingvo tiel granda kiel Esperanto.

De la nia vidpunkto, tiu estas la plej grava defio de la esperantistaro hodiaŭ. Nia propra alproksimiĝo, pripensi Esperanton kiel komunuman ilon, utila eĉ por malgrandaj grupoj, bone funkcias sed ne propagis inter aliaj temaj grupoj ĉar normale la ĉefa celo de tiuj grupoj estas kreski.

Kion ni faros?

Por ni, la laboro de organizado por la diskutado kaj propagado de komunismaj mesaĝoj, devas esti ĉiam la ĉefa logo de nia grupo. Sufiĉe alloga por homoj kiu jam parolas esperanto sed ankaŭ por homoj kiu neniam pensis pri lerni ĝin. Esperanto devas esti, ĉe nia grupo, la ilo kiu garantias samtabolana komunikado... kaj la ilo kiu faciligas facila kaj korekta aŭtomata tradukado.

Krome, ni devas helpi nin sur la retaj kursoj por faciligi la lernado de esperanto al novaj membroj. Sed ankaŭ organizi vizaĝ-al-vizaĝe renkontiĝoj por stimuli la flua uzon inter membroj kaj amikoj.

Kaj fine, ni devas ne nur publikigi, sed organizi praktikajn ĉeestajn aktivaĵojn: kulturajn aktivaĵojn, interŝanĝoj inter laboristoj el malsamaj landoj, kursojn pri malsamaj temoj...

Tempo por pli formale organiziĝi estas alvenanta.