19/06/2022

Klara lingvo kontraŭ dekadenca societo

La klerismo kontraŭ la feŭda dekadenco

En la mezlernejo, kiam oni lernas Historio de la Literaturo, post la amuza Barokaj aŭtoroj, la instruistoj parolas pri la klerismo. La lernantoj neniam ŝatis la klerismajn aŭtorojn. Iliaj lingvo estas klara, sed malvarma. Ĝia drama strukturoj ne havas la spritajn kaj ludemajn argumentojn de la barokajn aŭtorojn. Por la lernantoj, la klerismo aperas kiel dekadenco de la eŭropa literaturo. Sed tio ne estas vero.

La temaroj montras la barokajn aŭtorojn de la dek sepa jarcento. Sed la klerismo ne estis ribelo kontraŭ ilin, sed kontraŭ la kortega lingvo de la dek oka jarcento. Reĝa burokrataro kaj dekadenca nobelaro distordis la lingvon de la povon kaj la kulturo. Franca, Itala aŭ Hispana iĝis endogamia, filtrita per kovraĵoj de ironioj, nekomprenebla por homoj ekstere la ŝlositajn cirklojn de la aristokrata societo. Eĉ la organizado de scienco prenis formojn kaj vortojn de sekretaj societoj, tiam la nova modo inter la superaj klasoj. Konsekvence, la lingvo distortiĝis al la serĉado de la lasta ŝerco.

Tiu mondo de kruela banaleco, de nekonsekvencaj trovaĵoj, de sekta politiko en koridoroj kaj manĝotabloj, estis la vera materiiĝo de la dekadenco de la malnova feŭda mondo. Fronto al ĝi, la klerismaj aŭtoroj uzis klaran lingvon kiel revolucia ilo. Iliaj literara programo estis klarigi la lingvon, fari ĝin kompreneblan, purigi la intrigojn kaj laŭte montri la mizerojn de la aristokrataj pompoj kaj luksoj.

La filmo Ridicule, de Patrice Leconte (1996) bone montras la atmosferon de tiu kortega societo; ĝian obsedon por la sprito kaj la politikan neceson de distingiĝi per ridindigi la rivalojn antaŭ la aŭdantaro.

Hodiaŭ, alia dekadenco, la sama neceso de klare paroli

Nia tempo tre similas al de la klerismo. Kapitalisma societo vivas sian dekadencon: militoj, klimatŝanĝiĝo, produktada ĥaoso kaj generalaj malsategoj montras ke la disvolvo de la sistemkoro, la kapitalo, estas pli kaj pli antagonista de la homa disvolvo.

Societo alvenis sakstraton kaj lingvo ankaŭ reflektas tion. Kiam datumsciencistoj analizas skribitan lingvon, ili trovas amasajn patologiajn distordojn. Kiam kelkiu alproksimiĝas intelektulojn, specie maldekstre, trovas la saman sektan uzon de la lingvo, la samajn nekompreneblajn kovraĵojn de ironiojn. Lingvo ŝajnas ilon por festi endogamion kaj ekzalti banalaĵojn.

Hodiaŭ, klara lingvo estas ol necesa ol ĝi estis dum la fino de la dek oka jarcentoj. Oni bezonas klarigon por gajni konscion, kaj konscio por superi stagnan societon.

Nia modesta lingvo estas bona ilo por klara komunikado. Unue ĝi estas nia ĉar ni elektis paroli ĝin por klare komuniki inter egaluloj. Ankaŭ, ĝi ne estas pasiva heredaĵo, kiel la sistemo, sed konscia agado, kiel tiu ke oni bezonas. Ĝi estas estonto ne estinto. Ĝi estas bona komenco.